Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Pri mi
Agoj pri dokumento

Pri mi

de denizo_seaLaste modifita: 2007-05-18 11:44
Mi naskiĝis la 20-an de marto 1947. Jam miaj gepatroj parolis Esperanton, kaj ili faris min denaska esperantisto.

La unua infankongreseto en la jaro 1956 estis la unua Esperanto-renkontiĝo, kiun mi (konscie) partoprenis. Ek de tiam sekvis partopreno de junularkongresoj, vintraj seminarioj de GEJ kaj UK-oj.

La plej grandan parton de mia vivo mi loĝis en Hamburgo, en Germanio. Tie mi ankaŭ studis historion kaj pedagogion kaj post tio mi laboris kiel instruisto. En 1995 mi emeritiĝis.

En 1998 mi translokiĝis al Danlando, kie mi nun vivas 60kmn norde de Kopenhago (56°00’03,45’’ norde, 11°57’11,67’’ oriente) en la kamparo.

Nun mi dediĉas grandan parton de mia tempo al Esperanto. I.a. mi novskribis danlingvan Esperanto-ŝlosilon kaj mi kompilis malgrandan Esperanto-gramatikon por danlingvanoj. (Ambaú ankaú mendeblaj ĉe mi.) Ĉe lernu.net mi estas "lingvohelpanto".

GRATULOJ

Afiŝita de Maurice GOURICHON je 2007-07-26 20:56
Mi gratulas vin pro via utila ago favore al Esperanto. De longe, mi atendis tiujn specojn de T-ĉemizoj solidaj kaj sobraj sed tamen tre belaj kaj fine sen anglaj vortoj. Finfine, oni povas (povos) surmeti ilin en multaj cirkonstancoj por promocii esperanton sen agresi kaj sen fariĝi ridinda. Brave !
Mi deziras aĉeti kelkaj de ili por mia edzino kaj mi.
Kiel ni, ni sincere esperas ke multaj esperantistoj subtenos vian projekton kaj reklamos pri ĝi
Samideane via
Maurice Gourichon - Francio

Infankongreseto

Afiŝita de Ximei Yu je 2008-12-17 02:16
Gratulon al vi por via kontribuo al nia lingvo! Mi ankaux faros sama kiel vi post kiam mi emeritigxos.......

Kaj mi intersigxas pri infankongreseto. Cxu vi povuas iomete rakonti pri tio?

Amike : Fabina(Cxinulo)

Funkcias per Plone EMS, la libera enhav-mastruma sistemo

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: