komentoj
Jorge Girod, Hispanio:
Kara Peter,
Hieraŭ alvenis la ĉemizoj. Ili estas bonaj laŭ mezuro kaj ambaŭ tre plaĉas al ni, mia edzino kaj mi.
***Mark Palmer, Britio:
La du ĉemizoj alvenis hieraŭ. Grandan dankon - ili ja plaĉas al mi :O)
***Denizo, Danio:
Tre plaĉas al mi la t-ĉemizo, ĝi bone utilas por diskreta varbado de nia lingvo.
Festivaleme,
Denizo
Eliza Kehlet, Danlando:
Kara fraĉjo - nur por rapide laúdi la ĉemizojn: la formo kaj grandeco estis laúdeziraj/-bezonaj kaj il nun post plurfoja lavado estas tute tiom molaj kaj agrablaj kiel ĉe la ricevo. La ŝvitĉemizon mi ankoraú ne uzis - en la nunaj temperaturoj mi ŝvitas tute bone sen ĝi!
Gratulon pro kontentiga produkto.
Eliza.***
Michela Lipari, Italio:
De jaroj mi konas la intencon de Peter produkti shvitchemizojn bonkvalitajn kaj kun ‘sobra’ mencio pri la internacia lingvo.Komence de junio mi partoprenis la malferman tagon en Roterdamo kaj tie Peter “malfermis sian butikon” kaj mi sentis la moralan devon acheti unun, pensante inter mi: bone, pro amikeco… kaj mi tuj surmetis ghin kaj… kia surprizo!
Ghi estas efektive bonkvalita!
Ene ghi ne perdas eretojn kiel ofte okazas kaj… mi fartis bone en ghi! Dankon Peter pro via obstino…. fakte nia majstro tion instruis: “La nepoj nin benos se ni pacience eltenos.”***
Peter Zilvar (estro de Germana Esperanto-Centro resp. Interkultura Centro Herzberg /ICH), Germanio:
Kara samideano Peter,
ni jam uzis kelkajn belajn Polo-chemizojn je la lasta sabato che nia Esperanto-informbudo dum la festo en la parko.
La bonkvalitaj Polo-chemizoj kun la surbrusta eleganta teksto "esperanto lingvo internacia" vere plachas.
Tio estas bona varbideo far Peter Weide reklami je dauro per deca maniero por Esperanto.
Varbado nepre necesas por la ekstera publiko, char multaj homoj diras, ke dum la lastaj jardekoj ili ne audis ion pri Esperanto.
Se miloj inter la esperantlingvanoj uzus konstante modernajn kaj elegantajn varbchemizojn, kiuj haveblas en blanka versio kun mallongaj manikoj kaj en verda koloro kun longaj manikoj (suficxe dika, varmiga shtofkvalito). Do, dum la tuta jaro la Esperanto-movado nun havas bonefikan varbrimedon. Ni prezentu nin kaj varbu por la interkultura komunikado!
Amike kaj samideane rekomendas
Peter Zilvar
***
Maurice Gourichon, Francio, 2007-07-27:
Mi gratulas vin pro via utila ago favore al Esperanto. De longe, mi atendis tiujn specojn de T-ĉemizoj solidaj kaj sobraj sed tamen tre belaj kaj fine sen anglaj vortoj. Finfine, oni povas (povos) surmeti ilin en multaj cirkonstancoj por promocii Esperanton sen agresi kaj sen fariĝi ridinda. Brave !
Mi deziras aĉeti kelkaj de ili por mia edzino kaj mi.
Kiel ni, ni sincere esperas ke multaj esperantistoj subtenos vian projekton kaj reklamos pri ĝi
Samideane via
Maurice Gourichon
***
Maurice GOURICHON , Francio, 2007-09-06 :
Kara SAMIDEANO Peter,
Jam antaux unu monato mi ricevis vian pakaĵon entenanta kelkajn poloĉemizojn kaj ŝvitĉemizojn.
Mi surmetis mutlfoje poloĉemizojn en tre diversaj cirkonstancoj kaj nun, pro la pli malvarma vetero, mi ĵus komencis surmeti ŝvitĉemizon ĉar ĝi pli varmigas.
Evidente, tiun pasintan monaton poloĉemizoj plurfoje estis lavitaj.
Jen ĉi sube kelkaj komentoj koncerne la kvaliton, prezon kaj uzadon de miaj T-ĉemizoj.
KVALITO :
- Ili estas rigardindaj, ĉar ili estas sobraj sed tamen tre belaj.
- Ili alparolas homojn, ĉar la diskreta esperanta teksto, tamen bone videbla, estas nek agresiva, nek ekstravaganta … kaj fine ne skribita en la angla, kiel ofte, sed en la sola vera internacia lingvo.
- Ili estas surmetindaj, ĉar ili estas agrablaj, dolĉaj, molaj sed tamen ne ĉifiĝas. Ili restas tiaj eĉ kelkajn lavadojn pli poste.
PREZO :
- Konsiderante la bonan kvaliton de tiuj T-ĉemizoj, la prezo estas pli malalta ol multaj similaj varoj, eĉ kun la danaj sendokostoj, kiuj bedaŭrinde (por ni, por Peter kaj ankaŭ por la esperanto-movado) ne estas sufiĉe malmultekostaj.
- Kiel pli bone malaltigi tiujn malfavorajn sendokostojn por ĉiuj ? Tio estas pli facile direbla ol farebla sed eble … ne malebla … kial ne !
UZADO KAJ KONKLUDO :
- La bonega kvalito, la diskreta kaj ne ekstravaganta teksto ebligas promocii Esperanton ĉiam kaj ĉie, eĉ en multaj ne esperantistaj cirkonstancoj. Tiu lasta punkto estas tre grava.
- Ĉiufoje mi rimarkis(as) ke multaj homoj estis(as) allogitaj per tiu diskreta Esperanta teksto kaj silente, surprize, plurfoje provis(as) legi ĝin.
Funkcias ! La vorto « Esperanto » ne restis(as) nerimarkita.
- Do, vi povas aĉeti kun plena konfido tiujn T-ĉemizojn kaj tiel ofte promocii Esperanton ĉiam kaj ĉie sen agresi kaj sen ridindigi vin.
Dankon al vi, Peter
Maurice Gourichon - Francio
***
Peter Kühnel. Berlin
De la 60 chemizoj kunprenitaj parte che vi en Melby, norde de Kopenhago, parte portitaj de vi per-sone - aú pli ghuste per-aúte, mi jam vendis 23. En somero chefe vendighis la belaj blankaj; dum nun en aútuno pli vendighas la verdaj varmaj.
Krom la mankanta posheto sur la brusto - kiun ni olduloj bezonas por enmeti niajn duajn okulojn - la chemizoj estas kaj dezajne kaj kvalite elstare bonaj. En tiu rilato la prezo estas absolute deca.
Che noveldono ne fogesu mendi la posheton.
Kiu estos via ESTONTA PROJEKTO?
Chu aútofenestraj flagetoj por la venonta futbala monda championado?
Chu 3000 pluvombreloj por la UK en Roterdamo?
Chu 3000 tekoj por portebla komputilo por UKanoj en 2009?
Mi avidas je viaj ideoj kaj realigoj!
Via same kiel vi ekshamburgano kaj denaskulo de 1947
Petro
prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin